|
|
#1 (permalink) |
|
Senior Member
Join Date: Oct 2005
Posts: 214
chiara410 is learning to walk
![]() |
La 31a IJF en Friulo-Venecio Julia de la 5a ghis la 10a de aprilo 2007
En Lignano Sabbiadoro, che Adriatika maro, oni solene festos la 120 jarojn de Esperanto 31a INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO "120 jaroj de Esperanto: 120 jaroj da interkomprenigho kaj paco" Nia Festivalo estas unu el la plej shatataj junularaj renkontighoj en la tuta Europo. Oni spiras la specialan esperantan bonetoson, miksajho de amikemo, ghuado, malsameco-respekto. Partoprenas kaj fluparolantoj kaj komencantoj, kaj vi ege facile amikumos kun geitaloj kaj eksterlandanoj. Oni povas partopreni kiel plenkotizanto au memzorganto. Helpe de vi ni faciligos al la partoprenantoj vojaghi eksterlanden: informighu che la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de via shtato pri la protokoloj kaj kontaktu nin. Chiu-jare IEJ elektas temon por la Festivalo, pri kiu oni prelegas, diskutrondas, laborgrupas. La distra programo trakteblas en la nokta universitato. Dumtage oni povas elekti kursojn pri dancado, memdefendo, ktp. Okazos kursoj pri la itala kaj pri esperanto, por komencantoj kaj progresintoj. Dum la vespera programo ofte okazas: koncerto, teatrajho, internacia vespero, dumnokta promenado en la urbo, ktp. Funkcias dum la tuta nokto la trinkejo, la dancejo kaj la gufujo. Helpe de la lokaj komunumestroj, ni klopodas vidigi la belajhojn de la chirkauajho. Kutime oni eskursas duontagon. Kiel konate, nenio farendas dum la festivalo: chiu mem decidas kiamaniere (mal)shpari sian tempon! Alighu rekte: <http://iej.esperanto.it/ijf/2007> au skribu al <ijf.admin@esperanto.it> por kromaj informoj.
__________________
Et in arcadia ego |
| (Offline) |
|
![]() |
| Thread Tools | |
| Display Modes | |
|
|
|
Esperanta forumo (Esperanto) : The international discussion forum : Internacia junalara festivalo en Italio
|