|
|
#1 (permalink) |
|
Senior Member
Join Date: Oct 2005
Posts: 214
chiara410 is learning to walk
![]() |
La portugala Muzeo pri Gazetaro lanĉis en ĉi tiu semajno la version en Esperanto de la Virtuala Muzeo de Bildodesegno. La nova versio estis premiere vizitata de la Ministro pri Financoj dum la ekspozicio 'Bordallo Pinjero: genio sen landlimoj', en la ministrejo, en la portugala ĉefurbo Lisbono.
De nun oni povas trovi la akuratajn informojn pri karikaturaj festivaloj kaj novaĵoj ĉe http://www.cartoonvirtualmuseum.org en tri lingvoj (la portugala, la angla kaj Esperanto). La Virtuala Muzeo de Bildodesegno estis oficiale lanĉita en novembro 2005, dum malfermo de la 8-a tutmonda festivalo PortoCartoon. La inaŭguro de la retejo estis farita de la potugala Ministrino pri Kulturo, akompanata de la prezidanto de FKO (Federacio de Karikaturaj Organizaĵoj), kaj ankaŭ de la prezidanto de la ĵurio de PortoCartoon. Ĉi tiu virtuala muzeo estas la plia ŝtupo kadre de la atento, kiun havas la Gazetara Muzeo de Portugalio koncerne karikaturojn kaj desegnon, ekde sia inaŭguro en 1997. La celo de la virtuala muzeo implektiĝas kun la Internacia Galerio pri Karikaturo, kiun oni kreos, kaj kiu intencas tutmonde diskonigi la gravecon de la humuraj desegnoj en nia mondo.
__________________
Et in arcadia ego |
| (Offline) |
|
![]() |
| Thread Tools | |
| Display Modes | |
|
|
Similar Threads
|
||||
| Thread | Thread Starter | Forum | Replies | Last Post |
| demande de traduction | latfati | Arabic Translation - ترجمة عربية | 2 | 12-08-2006 05:31 PM |
| Svp!!! Besoin Vos Aides!!! Correction De La Traduction | Katerin | Aide à la Traduction (French) | 3 | 08-24-2005 05:38 PM |
| Experimentar el oeste de China感受西部-新疆 | pluiepoco | 說中國 (Chinese lounge) | 2 | 07-06-2005 09:32 AM |
| Etats-Unis :: OUEST USA MODE D'EMPLOI LIENS | News | Le tour du monde | 0 | 01-27-2005 03:05 PM |
| Besoin d'aide | nimitz | Tłumaczenia polski (Polish) | 23 | 11-06-2004 11:04 PM |
|
Esperanta forumo (Esperanto) : The international discussion forum : Virtuala Muzeo de Bildodesegno
|