International forum




Notices

Reply
 
LinkBack Thread Tools Display Modes
Old 04-20-2005, 07:51 PM   #1 (permalink)
Just arrived
 
ftrad's Avatar
 
Join Date: Apr 2005
Posts: 2
ftrad is an unknown character at this point ftrad is an unknown character at this point
Default LIBERO POR LA LINGVOJ bezonas helpon de tradukistoj (kaj de aliaj amntoj de la lingvo

LIBERO POR LA LINGVOJ estas ne-profitcela multlingva tutmonda asocio ankorau nova (ghis nun kun membroj precipe en Suda Ameriko kaj en Europo; ghi sopiras al veno de novaj membroj el chiaj partoj de la mondo : speciale urghe, por la baldauaj semajnoj, el chiuj Mediteranebordaj landoj). Ghi volas labori por justeco prilingva kaj por egala respektado al chies lingva kaj kultura identeco, speciale sur la kampo de la Sociaj Forumoj. Vizitu ghian TTT-pagharon : http://liberoporlalingvoj.cjb.net (kun indulgemo, char momente tiu pagharo estas en ne kontentiga stato; sed vi jam trovos tie kelkajn legindajhojn) ! Se vi konsentas kun la principoj, kiujn volas defendi LPLL, ighu membro de tiu asocio, kaj, precipe (ankau se vi ankorau ne ighis ties membro), anoncu vian pretecon kaj tiun de viaj amikoj helpi , speciale se vi au tiuj amikoj kapablas tradukadi skribe au parole inter iuj lingvoj (ne nepre necesas, ke Esperanto estu unu el tiuj)! Unue ni dankus por tradukado al via propra lingvo au al viaj propraj lingvoj de chio, kio en nia pagharo aperas nur en iuj aliaj lingvoj (kaj, se tio necesus, por propono de korektoj; ni certas, ekzemple, ke la nederlandlingva pagho estas lingve tute ne kontentiga).

Se vi havas talenton por tehhnika prizorgado de TTT-pagharoj, kun au sen talento pri lingvoj, via helpo estos tre speciale utila.

Sed ankau sen ia ajn speciala lingva nek tehhnika talento vi povus multe helpi, se vi serioze aprobas niajn celojn. Helpemulojn (kaj chiajn interesighantojn) ni speciale invitas al la "Mediteranea Socia Forumo" okazonta en Barcelono, en Hispanujo, de la 16-a ghis la 19-a de Junio nunajara; tie ni planas, krom la niaj propraj, okazigi kunvenon de la Socia Forumo de la Lingvoj, pri kiu mi pli muite parolos en iu posta msagho, se iuj el vi tion petos. Se vi certe au preskau certe povos tie cheesti en Barcelono je tiuj datoj, nepre tuj tion sciigu al <liberoporlalingvoj@yahoo.fr>!

Mi alighis al la chi-tiea forumo pro tio, ke mi ofte bezonas helpon en tradukado, foje por LPLL, foje ne por tiu; sed mi konscias, ke chi tie oni povas peti helpon nur por kelkaj vortoj au frazoj, ne por kutima tradukado de tekstoj pli longaj. Pro tio mi tre deziras, ke inter la partoprenantoj en chi tiu forumo kelkaj, eble multaj, volonte respondu al miaj chi-supraj instigoj.

Ankau se vi preskau ne havas liberan tempon, vi povus en kelkaj minutoj iomete helpi al ni: per tradukado al via propra lingvo de la vortoj "LIBERO POR LA LINGVOJ".

Mi mem povas bone skribi nur per Esperanto kaj per la franca lingvo (kvankam iujn aliajn lingvojn mi povas kompreni). Mi tre dankus al tiuj el vi, kiuj la nunan mesaghon tradukus al sia lingvo, por ke ghin povu legi ankau alilingvaj forumanoj. Sendu al mi vian tradukajhon, au mem enmetu ghin en la forumon (post elpreno de tiu interkrampajho,en kiu Esperanto estas menciita, kaj de la nuna lasta alineajho).

[[Mi petas pardonon por akcidentaj skriberaroj en la titolo de chi tiu mesagho; tie la lastaj vortoj devas esti : "kaj de aliaj amantoj de la lingvoj)".

Last edited by ftrad; 04-20-2005 at 07:59 PM. Reason: Skriberaroj en la titolo
(Offline)   Reply With Quote
Reply

Thread Tools
Display Modes

Posting Rules
You may not post new threads
You may not post replies
You may not post attachments
You may not edit your posts

BB code is On
Smilies are On
[IMG] code is On
HTML code is Off
Trackbacks are On
Pingbacks are On
Refbacks are On

Similar Threads
Thread Thread Starter Forum Replies Last Post
Etats-Unis :: OUEST USA MODE D'EMPLOI LIENS News Le tour du monde 0 01-27-2005 03:05 PM
Toutes destinations :: Combiné : Croisière + Séjour Grenadines (Ste Lucie, Union Is News Le tour du monde 0 01-21-2005 11:05 AM
Antilles :: Combiné : Croisière + Séjour Grenadines (Ste Lucie, Union Is News Le tour du monde 0 01-21-2005 11:05 AM
Maghreb & Egypte :: le programme de festival international de sahara douz! News Le tour du monde 0 11-11-2004 01:25 AM
Besoin d'aide nimitz Tłumaczenia polski (Polish) 23 11-06-2004 11:04 PM

Esperanta forumo (Esperanto) : The international discussion forum : LIBERO POR LA LINGVOJ bezonas helpon de tradukistoj (kaj de aliaj amntoj de la lingvo

Powered by vBulletin® Version 3.7.0
Copyright ©2000 - 2008, Jelsoft Enterprises Ltd.
SEO by vBSEO 3.2.0 RC4 - vBulletin Skin developed by: vBStyles.com
International forum : traduction - translation - übersetzung
| Online Flash Games || Forum dyskusyjne po polsku || French dictionary || Au bon parfum || mieszkanie warszawie || Freelance Translators || Cours Langue |

magazine internet || piscine référence || Forum adsl || Une agence de traduction, eine Übersetzungsagentur : Traduction allemand Französisch Übersetzung - Agence Traduction allemand